Volontulu en Bjalistoko!

Ni serĉas volontulon, kiu laboros kun ni de oktobro 2018 ĝis junio 2019.

Se vi:

  • estas veturema junulo (18-30-jara), ne-civitano de Pollando,
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj,
  • volas dum 9 monatoj loĝi en la urbo de Ludoviko Zamenhof,
  • deziras ekkoni Pollandon, polajn kulturon kaj lingvon kaj la multkulturan regionon Podlaĥio,
  • ŝatus renkonti diversajn esperantistojn kaj kunlabori kun ili,
  • konas Esperanton je almenaŭ baza nivelo kaj deziras plibonigi ĉi tiun konon –

ni havas oferton por vi!

Vi povas fariĝi volontulo en la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS)! En ĝi dum naŭ monatoj vi laboros kun esperantistoj de Bjalistoko en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, havos la okazon labori en Esperanto-biblioteko, (kun)gvidos kursojn de la lingvo aŭ helpos ilin prepari, partoprenos en la organizado de diversaj E-eventoj, kunorganizos multlingvajn renkontiĝojn de Bjalistoka Lingva Kafejo. Vi havos la okazon ekkoni novan (aŭ ne) landon, ĝian kulturon, loĝantaron, lerni la polan kaj aliajn lingvojn.

La volontulo eklaboros en Bjalistoko en oktobro aŭ novembro 2018, sed la daton ni povas eventuale ŝanĝi laŭ via bezono (la projekto povos komenciĝi pli aŭ malpli frue). Eŭropa Komisiono en EVS garantias por vi inter alie:

  • vojaĝbiletojn el via loĝloko al Bjalistoko kaj reen post la programo
  • plenan kovron de la kostoj de via loĝado (propra ĉambro en apartamento)
  • pagon de materialoj bezonataj por via laboro
  • poŝmonon por kromaj elspezoj (po 90 € monate) kaj monon por manĝaĵoj (po ĉ. 95 €)
  • plenan vivasekuron dum la volontula servo
  • urban trafikbusan bileton kaj bileton por aliaj labortaskaj lokoj
  • trejnadojn (antaŭ la forveturo al Pollando, tuj post la alveno kaj meze de la programo)
  • kurson de la pola (aŭ, se vi ĝin konas, de iu alia lingvo)
  • post la programo vi rajtos ricevi la atestilon YouthPass, kiu prezentos ĉion, kion vi dume lernis kaj pri kio vi okupiĝis
  • helpon de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocioj

Krome vi povos ekkoni aliajn eksterlandanojn, kiuj – same kiel vi – estos eŭropaj volontuloj en Bjalistoko kaj en aliaj urboj. Vi povos kunlabori kun ili pri diversaj projektoj kaj realigi viajn proprajn ideojn. Ne perdu la ŝancon kaj travivu ĉi aventuron – ĉar en longdaŭra projekto de Eŭropa Volontula Servo eblas partopreni nur unufoje en la vivo.

Ĝis nun jam naŭ esperantistoj estis EVS-volontuloj en Bjalistoko (Christophe kaj Amélie el Francio, Guy el Britio, Zsófia kaj Dóra el Hungario, Marc el Nederlando, Arina el Rusio, Andrij kaj Nadia el Ukrainio).

Diversajn utilajn informojn en multaj lingvoj vi povas trovi ĉe la retpaĝo de la programo.

Por kandidatiĝi, bonvolu plenigi ĉi tiun formularon ĝis 1.08.2018.

Atentu! La nova limdato por plenigi formularon: 01.10.2018.

Pri la elekto ni informos ĝis 8.08.2018. Kaze de neceso la elektadon ni povas fini pli frue.

 

Respondi