Pola parlamento honoris Zamenhofon

fot. Krzysztof Białoskórski

Dum sia kunsido la 7an de aprilo Sejmo de Pollando, per aklamo, alprenis la decidon pri rememorigo de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, respektante liajn meritojn kaj atingojn. La 14an de aprilo estas la 100a datreveno de la morto de d-ro Esperanto.

Necesas rememorigi, ke la 12an de decembro 2016 Urba Konsilio de Bjalistoko rifuzis la proponon nomi la jaron 2017 Jaro de Zamenhof. En januaro 2016 la konsilianoj de alia pola urbo, Słupsk, alprenis tiun decidon. Ĉiuj datrevenaj eventoj okazas sub aŭspicioj de Unesko.

Enhavo de la decido de Sejmo omaĝi la memoron pri Ludoviko Zamenhof okaze de la 100a datreveno de la morto

La 14an de aprilo 2017 estas la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo Esperanto.

Ludoviko Zamenhof naskiĝis, kreskis kaj edukiĝis en la medio de multnacia komunumo de Bjalistoko, kiu iĝis por li inspiro por krei internacian lingvon. Li opiniis, ke la homojn dividas antaŭ ĉio lingva baro, kiu kaŭzas konfliktojn kaj miskomprenojn. Li kredis, ke la ideo de Esperanto unuigos ne nur la esperantistojn, sed ke ĝi ekestos la forto unuiganta ĉiujn homojn. La fina versio de Esperanto, konata en la hodiaŭa versio, estis finita de li en 1885. Kune kun la kresko de populareco de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof kiel ĝia kreinto rifuzis ĉiujn rajtojn por ĝi, transdonante Esperanton al la uzo de la tuta homaro. Montrante agnoskon de la kontribuo al ekesto de supernacia lingvo kaj popularigado de ĝi en la mondo, Ludoviko Zamenhof estis en 1905 en Parizo premiita per Ordeno de Honora Legio, kaj en 1913 oni proponis lin kandidato por Nobel-premio. Li mortis la 14an de aprilo 1917.

En 2014 pro decido de Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la lingvo Esperanto estis enskribita en la Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

2 pensoj pri “Pola parlamento honoris Zamenhofon

  1. Resondado: La Pollanda parlamento honoris Zamenhofon ĉe La Balta Ondo

Respondi